24 ene 2006

DEK DEVOJ DE ESPERANTISTO

Mi legis la liston en esperanto.pl kaj trovis ege interesa:
  1. Bone sciu la lingvon, traktu ĝin kun respekto kaj lasu la versfaradon al poetoj.
  2. Esperanton uzu parolante, studu legante kaj ne fuŝu skribante.
  3. La plibonigistoj diskutu: vi Fundamenton sekvu kaj fidela restu.
  4. Informadu ĉiam, ne ĉie; klarigu, ne prediku; rakontu faktojn, ne esperojn.
  5. Kion vi povas lerni nur en unu semajno, ne instruu en unu horo; el malgravaĵoj ne faru regulon, kaj el regulo ne faru malgravaĵon.
  6. Verkante en Esperanto, ne kredu interesa, kion nacilingve neniu legus; ne imagu ke preseraroj plibeligas libron; ne malesperu se mankas aĉetantoj.
  7. Al grupo aliĝu; la kunvenon vizitu; Esperanton parolu.
  8. Atentu, ke internacia lingvo vivos nur per uzado. Memoru, ke tial internacia organizaĵo estas necesa.; senlace varbu por UEA.
  9. Legu gazeton, por ke vi konu novajn faktojn; abonu por ke ĝi povu ekzisti. Kunlaboru por ke ĝi estu interesa.
  10. Por Esperanto kiel movado agu; por ĝi kiel realaĵo pagu; kaj kiel altan idealon konservu ĝin en via koro.

No hay comentarios.: