3 ene 2006

ELEMENTOJ DE ESPERANTO

La grava socia problemo pri internacia lingvo trovis sukcesan solvon per Esperanto.

Por ni - esperantistoj - la solvo estas definitiva. Esperanto signifas finon de la teoria serĉado de rimedo por internaciaj komunikoj kaj komencon de uzado, aplikado de la trovita rimedo. Esperanto ne estas projekto, nek eĉ propono: ĝi estas fakto, realaĵo, kiu almilitis jam sian lokon en la vivo de la homaro.

El la granda kvanto da projektoj, per kiuj multaj personoj el diversaj nacioj en daŭro de tri jarcentoj serĉis la deziratan solvon, nur la kreaĵo de Zamenhof sukcesis. Ankaŭ post ĝi aperis novaj provoj kaj projektoj, sed fakte neniu el ili povis ekhavi vastan aplikon en la vivo kaj krei tutmondan movadon.

Al kio estas ŝuldata la sukceso de Esperanto? - Sendube al ĝia praktika taŭgeco por servi en la vivo, al ĝiaj valoraj lingvaj kvalito kaj - tio estas ne malpli grava- al ĝia interna povo evolui, sekvi la progreson, perfektiĝi per siaj propraj fortoj, adaptiĝi al novaj cirkonstancoj kaj novaj bezonoj.

Ne estas hazarda, arbitra ideo, veninta momente en la kapon de unu persono, la penso krei novan lingvon laŭ racia vojo.

Tiu ĉi penso venis nature, kiel historia realaĵo. Tion pruvas elokvente la longa listo de la provoj kaj projektoj, kiu prezentas la historion de la serĉado de internacia lingvo.

Sed mi devas emfazi speciale, ke Esperanto, kiel konkreta solvo de tiu ĉi problemo ankaŭ ne estas io arbitre elpensita, kia ĝin opinias ankoraŭ iuj nekonatoj. Ĝi estas lingvo konstruita el elementoj, kiuj ekzistas en la aliaj tiel nomataj naturaj lingvoj (speciale el la hindo-eŭropeaj), sed el tiuj elementoj estas formita racia mekanismo kun interna logika strukturo.

Tion ĝuste ne scias multaj homoj, starantaj ekster la Esperanto-Movado. Nekompetentaj kritukuloj asertas: Kio estas Esperanto? Oni prenis unu vorto el tiu ĉi lingvo, alian el alia lingvo, oni kungluis kaj faris miksaĵon, kiun oni nomas lingvon.

Nu, ni bone scias, ke ĝuste ne tion prezentas Esperanto.Jes, vero estas, ke ĝiaj elementoj estas prenitaj el ekzistantaj lingvoj, sed tio tute ne estas farita hazarde, arbitre: en ilia elekto estas konsidero, racio, logiko, interna konsekvenco. El tio rezultis ne ia sensistema miksaĵo, sed unu perfekte funkcianta esprimilo de la homa penso.

Kiel oni scias, la plej granda parto de la vortaro de Esperanto konsistas el internaciaj vortoj, amasigitaj de la vivo meme en daŭro de jarcentoj per la kultura komunikoj inter la popoloj. Ili penetris en ĉiujn kulturajn lingvojn. Sed ne por ĉiuj nocioj ekzistas tiaj internaciaj vortoj. Do, necese estas preni por multaj nocioj vortoj el diversaj

naciaj lingvoj. Tio tamen ne estis farita kaj ne estas farata senprincipe, blinde kaj arbitre. En elekto de radikoj de tiu kategorio ankaŭ estas sekvataj logikaj konsideroj: ĉu la intencata radiko ne eniris jam en la lingvon kun alia signifo - alivorte, ĉu per ĝia akcepto oni ne venigos nenecesan homonimon.

Trialoke: ĉu la radiko esprimasklaran bazan signifon. Kaj krome: ĉu ĝi sonas bone kaj estas facile prononcebla,kaj ĉu ĝi estas pluproduktiva, t.e. ĉu el ĝi oni facile povas formi novajn vortojn per la helpo de la ekzistantaj vortigiloj de la lingvo (gramatikaj finaĵoj, afiksoj, formado de kunmetitaj vortoj).

En tiu procedo de elektado de novaj radikoj Esperanto plejparte sekvas la vojon de sia propra logiko, siajn internajn leĝojn.

Ankaŭ pri la gramatikaj finaĵoj ni devas aserti, ke ili ne estas starigitaj hazarde, sensisteme, laŭ momenta ekplaĉo.

Ni vidu ekzemple la finaĵon de la substantivoj -o. En la familio de la hindo-eŭropaj lingvoj la plej granda parto de la virgenraj kaj neŭtraj substantivoj - (ankaŭ de adjektivoj)- apartenas al tiel nomata o-grupo ( o-bazo); la nomoj de tiu ĉi grupo en la hind-eŭropa pralingvo havis finaĵon -os ( vokalo o plus konsonanto s). En la memstara evoluo de la diversaj lingvoj de tiu ĉi familio la montrita finaĵo aperas jene: en la greka -os (́ανθροπος,κροηος , ktp), en la latina -us (discipulus, numerus, locus, lupus, ktp), en la slava pralingvo -Əs ( de kie en la malnova bulgara restis nur la vokalo, kiu en la bulgara sonis mallume kaj poste restis ortografiata kaj ne prononcata ĝis la lasta ortografia reformo, kiu nuligis ankaŭ ĝian skribadon).

Hodiaŭ tiu ĉi o-finaĵo, heredaĵo de la hindo-eŭropea pralingvo, manifestiĝas klare kaj vaste en la itala lingvo kiel finaĵo de granda nombro de adjektivoj (parte ankaŭ de virgenraj substantivoj: capo, giogo, episodio, quandrangolo, soffito, socialismo, epistolario, ktp ). Same en la hispana kaj portugala lingvoj manifestiĝas tiu ĉi finaĵo.

Ĝuste tiu ĉi o-finaĵo estas akceptita en Esperanto kiel ĝenerala karakterizilo de ĉiuj substantivoj. Interalie ĝi donas al Esperanto specifan fonetikan aspekton, kiu estas simila al la sonado de la itala lingvo.

Post la o-grupo, laŭ multeco en la hindo-eŭropaj lingvoj sekvas la vortoj de a.grupo por la ingenraj substantivoj kaj adjektivoj; tio estas la finaĵo de tiuspecaj vortoj en la latina lingvo (en kelkaj substantivoj: nauta, poeta) kaj ĉefe en la ingenraj adjektivoj ( bona, alta, parva, magna, sana, ktp.). Kaj same en la slavaj lingvoj ( en la bulgara: ĵena, stena, reka, mlada, visoka, krasiva, ĉerna, ktp.). Tiun ĉi finaĵon Esperanto akceptis kiel karakterizilon de ĉiuj adjektivoj. Tiel riceviĝis praktika komplekso de substantivoj kun epiteta adjektivo: feliĉa homo- homa feliĉo, taga lumo - lumo taga ks.

La finaĵo de la adverboj en Esperanto -e estas identa kun la samsignifa finaĵo en la latina (bene, saepe, forte, stulte, ka), kaj en la slavaj lingvoj ( bulgara: dobre, zle,dene, noŝte, gore ka.); en la itala kaj hispana per -e finiĝas la adverbiga sufikso -mente.

En la tempaj formoj de la verbo en Esperanto karaktera sono estas s en kombino kun vokalo: as, is, os. La konsonanton s ni vidas en la verbaj konjugacioj de pluraj hindo-eŭropeaj lingvoj, precipe en la dua persono de la singularo: latine laudas, habes, legis ktp., france - sama ortografio, kvankam la konsonanto jam ne prononciĝas: tu parles, tu vois, tu prends, ktp.; germane du bist, du kommst, du wartest ktp.; en la slavaj lingvoj tiu ĉi karaktera konsonanto iom ŝanĝis sian sonecon kaj transiris al la parencan ŝ: en la rusa igraeŝ, gljadiŝ, ponimeŝ ktp.; en la bulgara ideŝ, govoriŝ,piŝeŝ ktp.

Tiu ĉi komuna hindo-eŭropea konsonanto en la konjugacio estas akceptita en Esperanto kiel karakterizaĵo de la tempaj formoj de la verbo, kaj, per analogio, de la kondicionalo (-us).

La latinaj participaj finaĵoj ant kaj ar estas vaste konataj per kelkaj tre uzataj vortoj penetrintaj en preskaŭ ĉiujn kulturajn lingvojn: laborant, projektant, simulant, spekulant; delegat, deputat, laureat ka. En Esperanto tiuj finaĵoj estas sentataj en sia hejmo. Sekvante la internan logikon de la lingvo, riceviĝis konsekvence kaj nature la ceteraj participaj formoj - inta, -ita, -onta, -ota.

La infinitivan finaĵon -i ni vidas en la slavlingvaj samsenca finaĵo -ti ( en la rusa plejparte modifita en tj kaj konservita en plena forma en kelkaj verboj: itti, vesti, resti ka.).

Mi ne daŭrigos ĝis plena elĉerpo tiun ĉi etimologian analizadon de la elementoj de Esperanto. Mi deziras nur ilustri kaj apogi la penson, ke la Esperanta gramatiko ne estas arbitre konstruita, pro momenta hazarda ekideo kaj ekplaĉo. Ĝiaj elemento ne prezentas senordan miksaĵon, sed estas elektitaj kaj starigitaj per konsiderado kaj sekvado de logika ordo.

Samon ni povas aserti ankaŭ pri la Esperantaj afiksoj.

Ankaŭ la Tabelo de la Korelativaj Vortoj meritas mencion. Iuj admiras ĝin kiel arbitran, fremdan al lanaturaj lingvoj kombinaĵon. Fakte la sistemo, kiun prezentas tiu ĉi tabelo, ekzistas en pli aŭ malpli granda kompleteco en multaj lingvoj - inter kiuj ankaŭ la bulgara. En la bulgara ni povas konstrui ĝin preskaŭ en ĝia pleneco: kontraŭ komenca k - en la bulgara same k; kontraŭ t- same t; kontraŭ nen bulgara ni; kontraŭ ĉi- vsja, kaj kontraŭ la centra vokalo i ( sen antaŭstaranta konsonanto) -nja, kaj tiel:

En esperanto En la bulgara

Kiel kak
Tiel taka
Neniel nitak
Ĉ
iel vsjakak
Iel njakak
Kiam koga
Tiam togava
Neniam nikoga
Ĉ
iam vsjakoga
Iam njakoga

k.t.p……

Pro ia hazardo, kredeble sen anticipa intenco de Zamenhof, kelkaj vortoj en la Tabelo multe proksimiĝas laŭ formo kaj sonado al samsignifaj latinaj:

En Esperanto En la latina
Kies cuius
Kiam quamdiu, quando
Tiam tum
Kiel qualiter

Cetere multaj legantoj estas pretaj meti demandon: ĉu Zamenhof konis la elmetitaj detalojn kaj estis gvidata de konsidero, ke en la plimulto de la hindo-eŭropaj lingvoj estas tia aŭ alia karaktera elemento, resp. sono, por aparta gramatika kategorio? Certe ne.

Zamenhof ne estis filologo kaj teoriajn konsiderojn li ne posvis sekvi. Sed li kun intereso kaj amo lernis multajn lingvojn kaj el tio li akiris ĝustan, bonan, sanan lingvan senton, kiu lin gvidis en lia krea laborado. Post provoj kaj hezitoj li venis intuicie al la plej bona solvo. Ekzemple, enla komenco li elektis kiel finaĵon de la substantivoj la vokalon e ( kiun ni renkontas en granda nombro de virgenraj substantivoj en la itala lingvo: amatore, cardinale, dottore ktp.). Post pluraj provoj kaj ekzercoj li venis al la pli trafa finaĵo o. Kiel finaĵo de la pluralo komence li akceptis s: nacjes; poste li anstataŭis ĝin per j ( kiun ni vidas en la greka lingvo: ανθροποι ks.) Komence li donis pluralan finaĵon ankaŭ al la artikolo: las nacjes, sed poste vidis, ke tio ne estas necesa, kiel pruvas la angla lingvo, kaj forlasis pluraligon de la artikolo. Li konis plurajn lingvoj kaj en ili povis trovi modelojn por la bezonataj finaĵoj de la gramatikaj kategorio. Li provis aplikis, ekzercis kaj fine sukcesis veni, gvidate de sia sana lingva sento, al la plej bona elekto kaj decido.

Parolante pri tio, mi emas memorigi la parolojn de la bulgara akademiano prof. Ivan D. Ŝiŝmanov. per kiuj li en 1912 ( en sia prelego u estas ebla kaj necesa internacia helplingvo ) klarigis la demandon:

Kiam Prof. Brugmann, unu el la kritikantoj de Esperanto, demandis iun tagon siajn kolegojn Schuchard kaj Jerspersen pro kio ili mem ne eklaboras por krei perfektan internacian lingvon, alia profesoro, kiu apartenas al la konvinkitaj adeptoj de Zamenhof -la genia Ostwald- respondis: Ĉu pro kio?- Pro tio, ke ĝuste fakuloj (Schuchard kaj Jespersen estas elstaraj filologoj) estas tre malofte ankaŭ kapablaj inventistoj. Helmholz -rimarikigis Ostwald- estis la plej granda muzikteoriisto, sed tiu ĉi granda sciencisto ne estis kapabla komponi eĉ plej malgranda melodieton.

Kaj D-ro Ŝiŝmanov konkludas: Zamenhof ne estas sciencisto, sed inventisto , kio en la konkreta kazo estas pli grava.

Ni estas samtempuloj kaj atestantoj de unu grava paŝo en la kultura historio de la Homaro: la kreiĝo de la internacia lingvo. Esperanto prezentas realigon de la revoj de Descartes, Jan Komenský, Leibniz kaj vico da gigantoj de la homa penso dum la lastaj tri cent jaroj. Ni posedas ĝin, ni uzas ĝin. Ĝi estas nia. Multaj homoj, starantaj ekster Esperanto, ne povas eĉ supozi kia spirita trezoro ekzistas en la mondo en niaj tempoj. Sed ankaŭ ni mem ne ĉiam konscias ĝian grandiozecon. Oni malmulte aprezas la valoron de tio, kion oni posedas.

Ni ŝatu la belan Internacian Lingvon, ni uzu ĝin kun respekto kaj amo, ni havu la noblan ambicion perfektiĝi en ĝi ĉiam pli kaj pli.

No hay comentarios.: