14 nov 2007

TABUAJ VORTOJ EN ESPERANTO

Naŭ enkondukaj frazoj

Nek Zamenhof nek la aliaj pioniroj de lingvo Internacia en siaj verkoj uzis obscenajn vortojn, kvankam ĉiuj ili klopodis fari el Esperanto realan lingvon.
Unue la tabuaj vortoj publike aperis en "Sekretaj Sonetoj" de Peter Peneter en 1931(?). Post kvardekkvinjara ekzistado Esperanto fariĝis plenrajta lingvo samkiel la naciaj.
Sed la vortaroj, kie i.a. estas tabuaj vortoj, ne multenombras. Ankoraŭ la esperantistaro hontas...
Ĝis nun la plej seriozan kontribuon por la sistemigo de la obscenaj vortoj kaj esprimoj faris Renato Corsetti per "Knedu min, sinjorino" kaj "Propono por kromvortaro".
La vortaro, kiu nun estas en viaj manoj, daŭrigas la esploradon kaj pliriĉigas la tabuajn vortojn en Esperanto. La ekzemploj pruvas, ke la lingvo povas esprimi ĉion, eĉ la plej intiman. Ili montras, ke la obscenaĵoj troveblas en la literaturo, sur la strato aŭ en la lito...

Mallongigoj

GV = ĝenerala vortaro - normala vorto
Jar = ĵargono - pika vorto, kiu ne uzindas en pruda konversacio
Neo = neologismo - proponita vorto far aŭtoro, apenaŭ uzata
Mit = mitologio
Sci = scienca - faka (ofte medicina) vorto
* = verbo netransitiva
=> = verbo transitiva
-> = vidu (en la okazo, ke la vorto estas lingve malrekomendata)
Kp = komparu
pp = parolante pri

KOLEKTIS LA VORTAĈOJ DANIEL CARRASCO

Esperanta-Esperanta Tabua Vortaro

  • adulti (GV, *) sekse malfideli, trompi (Kp: kokri)
  • sangadulto incesto
  • viradulto 1. sodomio. 2. pederastio
  • afodio (Sci) skarabo, kiu vivas en fekaĵoj
  • afrodizio (Sci) eksciteco de la seksorganoj
  • afrodiziaĵo afrodizianta substanco
  • malafrodizio pli-malpli kompleta manko de seksa ekscitiĝo
  • agapo (Neo) amfesteno, komunia festo
  • ajdeso -> ajdoso
  • ajdoso (GV) moderna venusa plago
  • ajdosoo -> ajdoso
  • amori (GV, *) sekse ami
  • anafrodizio (Neo) malafrodizio
  • androgino (Sci) duseksulo (ankaŭ: hermafrodito)
  • anuso (GV) trafekejo
  • ascendi (Jar, =>) supreniri (ankaŭ iun)
  • bakanalo (GV) bakĥanalio, orgio
  • bakĥanalio (Mit) orgia festo de Bakĥo en Romo; tumulta orgio
  • bakĥantino (Mit) adorantino posedata de Bakĥo en ties orgia kulto
  • balano (Sci) glano
  • bibio (Sci) muŝo, kiu infestas ekskrementon
  • biseksa (Neo) ambaŭseksa
  • blenoragio (Sci) inflamo de viraj aŭ inaj generiloj
  • blenoreo (Sci) kronika blenoragio (= vezika kataro)
  • bordelo (GV) amordomo
  • bordelisto posedanto de bordelo
  • bugri (Jar, =>) anuskoiti (ankaŭ: sodomii)
  • buĥto (Jar) virina vulvo
  • buŝino (Neo) virina vulvo
  • cico (GV) mampinto
  • cirkumcidi (Sci, =>) detranĉe liberigi la glanon
  • ĉasta (GV) detenanta sin de seksrilatoj, evitanta volupton
  • ĉiĉo (Neo) 1. virino. 2. virina vulvo
  • ĉjo-knabino (Jar) vireca samseksemulino
  • ĉuro (Jar) spermo
  • ĉuri (Jar, *) orgasmi (ĉe la viro)
  • defeki (Sci, *) -> feki
  • deflori (Jar, =>) senvirgigi
  • diareo (Sci) oftaj kaj likvaj fekoj (Kp: lakso)
  • ejakuli (Sci, *) spermĵeti
  • ejakulacii -> ejakuli
  • eksciti (GV, =>) fari tre intensa la funkcion de korpa organo aŭ senso
  • ekscizi (Sci, =>) forigi per tranĉa instrumento
  • ekshibicio (Sci) obsedo senpudore elmontri seksorganojn
  • ekzibi (Jar, *) ekshibicii
  • ekskremento (Sci) substanco forkondukita de la organismo (urino, ŝvito kaj ĉefe fekaĵo)
  • erekti (Sci, =>) pligrandigi kaj rigidigi
  • eretismo (Sci) eksciteco de organo
  • eroto (GV) seksa impulso
  • erotogena kapabla estigi erotajn sencajojn
  • erotismo ekscesa aŭ patologia emo al seksaj aferoj
  • erotologio scienca studo pri la eroto aŭ perversioj
  • erotomanio erota obsedo
  • erotika (GV) esprimanta aŭ alvokanta seksan volupton
  • erotiko la amora arto
  • eŭnuko (GV) kastrita viro
  • faluso (Jar) servopreta kaco
  • feki (GV, *) ekskrementi (ankaŭ: kaki, merdi)
  • ferdo (Neo) vidu: ferdinando
  • ferdinando (Neo) familiara nomo de la peniso (ankaŭ: ferdo, francisko)
  • fetiĉismo (Sci) voluptodona altiriĝo al vestaĵoj aŭ aliaj objektoj
  • fiki (Jar, =>) sekskuniĝi (vidu la soneton XXXV)
  • fimozo (Sci) mallarĝeco de la prepucia ringo
  • flatulenco (Sci) akumuliĝo de gasoj precipe en la stomako kaj intesto
  • fluti (Jar, =>) midzi
  • forniki (Neo, =>) malĉaste ami, malĉaste seksumi
  • fotri (Neo, =>) koiti (pp maskloj)
  • francisko (Neo) familiara nomo de la vira peniso (ankaŭ: ferdo, ferdinando)
  • frandzi -> franzi
  • franzi (Jar, =>) piĉleki (Kp: midzi, sesdeknaŭi)
  • frigida (Sci) sekse inerta, malafrodizia (Kp: impotenta)
  • ftiro (Sci) pubpediko
  • ftirio -> ftiro
  • furzo (GV) anusa eligo de haladzo
  • gadmeso (Neo) artefarita peniso
  • garzono (Neo) njo-knabo
  • gejo (Jar) samseksemulo
  • gejŝo (GV) eleganta plezurodonantino en Japanio
  • geŝo -> gejŝo
  • generi (GV, =>) fiki, sed efike
  • glano (Jar) peniskapo
  • gluteo (GV) sidvango
  • gonokoko (Sci) mikrobo kaŭzanta blenoragion
  • gruva (Neo) amor-veka
  • ĝigolo (Neo) juna amisto, vivtenata de pli maljuna virino
  • havi (Jar, =>) fiki, koni, posedi
  • hermafrodito (Sci) duseksulo (ankaŭ: androgino)
  • hetajro (Neo) helena kulturita kaj altsocieta prostituitino
  • himeno (Sci) karnoprotektilo ĉe virgulinoj
  • homoseksuala -> samseksama
  • impotenta (Sci) sekse nekapabla (Kp: frigida)
  • incesto (GV) seksrilatoj inter proksimaj samfamilianoj (ankaŭ: sangadulto)
  • ingveno (GV) korpoparto inter la subventro kaj la femuro
  • inkubo (Mit) diablo, kiu alprenis formon de viro por kuniĝi kun virino (Kp: sukubo)
  • inocenta (Neo) puranima, nekonscia pri ekzisto de fimoralo
  • insemi (Neo, =>) fekundigi, ensemi
  • insinui (Neo, =>) milde, preskaŭ nerimarkeble enŝovi
  • intumeski (Neo, *) ekŝveli
  • jonio (Mit) piĉo, kiel objekto de kulto ĉe la hinduoj
  • kaco (Jar) peniso
  • kacingo kondomo
  • kacujo pantalonfendo
  • kaki (Jar, *) feki
  • kakaceto (Neo) infana kaco
  • kastri (GV, =>) senigi je generivo
  • klimakso (GV) plej supra punkto, apogeo (Kp: orgasmo)
  • klimaktero (Sci) malfacila periodo de la virina vivo, komenciĝanta post la menopaŭzo
  • klistero (Sci) enigo de likvaĵo tra la anuso por faciligi la defekon aŭ por nutri
  • klirtoro (Sci) ina erektiĝema organo ĉe la vulvo
  • klozeto (GV) necesejo kun akvoŝpruco (Kp: latrino)
  • koiti (GV, *) sekskuniĝi
  • kojono (Jar) ĉurovo, testiko
  • kokri (Jar, =>) adulti
  • koni (Jar, =>) sekse koni
  • koncepcii (Neo, *) gravediĝi senmakule
  • koncipi (Neo, =>) gravedigi (Kp: generi)
  • kondomo (GV) kontraŭgenera aŭ -kontaĝa kackapuĉo (ankaŭ: kacingo, penisingo)
  • kondono -> kondomo
  • konkubi (GV, *) vivi kune sed ne geedzigite (pp viro kaj virino)
  • konstipo (GV) mallakso
  • kontracepcio (Neo) metodo celanta laŭvolan nefekundecon
  • kontracipa (Neo) malhelpanta la koncipiĝon
  • kopuli (Sci, *) koiti
  • kopulacii -> kopuli
  • kundo (Neo) vulvo
  • kurtizano (Neo) virino malmorale kondutanta, sed klera kaj sprita
  • kuŝi (Neo, *) sekskuniĝi en horizontala pozicio
  • lakso (Sci) laksiga malforteco de la intestoj
  • laksi (GV, *) likve merdi (Kp: diareo)
  • langumi (Jar, =>) leki ies seksorganojn
  • lasciva (GV) voluptama
  • latrino (GV) necesejo sen akvoŝpruco (Kp: klozeto)
  • lesbo (Jar) samseksemulino
  • lesbanino -> lesbo
  • libido (Sci) seksimpulso
  • lingamo (Mit) peniso, kiel objekto de kulto ĉe la hinduoj
  • lipoj (Jar) moveblaj karnorandoj de la piĉaperturo
  • lubriki (GV, =>) meti substancon speciale glitemigan sur frotanta surfaco por faciligi la glitadon
  • lueso (Neo) sifiliso
  • lupanaro (Neo) publikulinejo
  • mamo (GV) elstara parto de la brusto
  • maritorno (Neo) malbela, malpura virino
  • masoĥismo (Jar) volupto el kruelaĵoj trudataj de amat(in)o
  • masoĥisto (Jar) masoĥismulo
  • masturbi (GV, =>) seksvolupti sola
  • meleno (Sci) anusa eliro de nigra sango
  • melki (Jar, =>) eltiri la lakton el viro
  • menado (Mit) freneziĝe ekscitita bakĥanino
  • menopaŭzo (Sci) fino de la menstrua funkcio
  • menstruo (GV) monata sangelfluo ĉe virinoj (ankaŭ: monataĵo)
  • merdo (Jar) fekaĵo
  • meretrico (Neo) romia prostituitino
  • merkino (Neo) artefarita piĉo
  • midzi (Jar, =>) penissuĉi, buŝkoiti, fluti (Kp: franzi, sesdeknaŭi)
  • nano (Neo) vira organo
  • nato (Neo) gluteo, sidvango
  • necesejo (GV) ejo por feki kaj urini
  • necesabo (Neo) tie, kie oni sidas por feki, fekpelvo
  • nekrofilio (Sci) perversa emo al sekskuniĝo kun kadavroj
  • nimfo (Sci) vulva lipeto
  • nimfomanio virina afrodizio (Kp: satiriazo)
  • njo-knabo (Jar) ineca virsamseksemulo
  • notora (Neo) konata (kun aĉa nuanco)
  • nupto (Neo) geedziĝo, seksa pariĝo
  • oaristo (Neo) poemo de ama interparolo
  • obscena (GV) krude ofendanta la pudoron
  • onani (Sci, =>) masturbi
  • onanismo (Sci) memerotismo
  • organo (Jar) seksorgano
  • orgasmo (GV) amvolupt-kulmino (Kp: ĉuri)
  • orgio (GV) manĝa, drinka aŭ seksa diboĉo
  • orifico (Neo) enira aŭ elira aperturo
  • oskuli (Neo, *) kun(kisi)
  • ovo (Jar) testiko, kojono
  • ovoido (Sci) globoforma medikamentaĵo, enmetota en la vaginon (Kp: supozitorio)
  • palpi (Jar, =>) karesi per manoj
  • pandaro (Neo) homo, kiu aranĝas por aliaj sekretajn amaferojn
  • pederasto (Jar) pederastiulo
  • pederastio (GV) 1. seksinklino al junaj knaboj. 2. samseksamo (malŝate)
  • pejorativa (Neo) havanta tendencon fiigi (aŭ -iĝi), aĉigi (aŭ -iĝi)
  • peniso (GV) vira seksorgano
  • perineo (Sci) korpoparto inter la anuso kaj la skroto aŭ la vulvo
  • perversio (Sci) devio de la seksa instinkto
  • piĉo (Jar) vulvo
  • piĉjo -> piĉo
  • pinupulino (Neo) spice alloga belulino
  • pipiĉeto (Neo) infana piĉo
  • pipinjo (Neo) piĉo (karese)
  • pisi (GV, *) urini
  • poluo (Neo) polucio
  • porna (Jar) pornografia
  • pornografia (GV) pritraktanta malĉastajn temojn
  • posedi (Jar, =>) fiki, havi, koni
  • pranci (Neo, *) stariĝi (pp kaco)
  • prepucio (Sci) haŭto, falde ĉirkaŭanta la glanon
  • Priapo (Mit) greka dio de la fekundeco, prezentita kun grandega peniso
  • priapismo (Sci) forta kaj dolora penis-erektiĝo
  • prostitui (GV, =>) vendi sekson
  • prostitucio -> prostituado
  • pruda (GV) ĉasta
  • puo (Neo) furzo (vidu la soneton XXXII)
  • pubo (GV) harkovrita parto de la ingveno
  • pucelo (Neo) (juna) virgulino
  • pudendo (Sci) korpoparto inter la pubo kaj la anuso
  • pudoro (GV) kaŝemo de seksaj aferoj
  • pugo (Jar) postaĵo
  • puto (Jar) viro, kiu sin prostituas; vira putino
  • putino (Jar) prostituitino, ĉiesulino
  • rakahuto (Neo) speco de nutra fekulo
  • retikulo (Neo) skroto
  • rufiano (Neo) diboĉulo
  • sadismo (Jar) volupto el vidado aŭ farado de kruelaĵoj
  • sadisto (Jar) sadismulo
  • sadomasoĥismo (Jar) kuvoluptado de sadisto kaj masoĥisto
  • safismo (Sci) virina seksimpulso al alia virino
  • safismulino lesbo
  • satiro (Neo) satiruso
  • satririo (Neo) satiruso
  • satiriazo (Sci) vira afrodizio (Kp: nimfomanio)
  • satiriozo (Neo) satiriazo
  • satiruso (Neo) homo cinike voluptama
  • sekso (GV) 1. seksorgano. 2. seksumo
  • seksumi (Jar, *) amori
  • semo (GV) ĉuro
  • sesdeknaŭi (Jar, *) buŝa interlekado aŭ seĉado de la seksorganoj (Kp: franzi, midzi)
  • sifilo (Neo) sifiliso
  • sifiliso (Sci) kontaĝa venusa malsano
  • sino (GV) oportuna korpoparto por sursidi
  • skopofilio (Sci) anstataŭigado de seksaj rilatoj per ilia rigardado (Kp: vuajerismo)
  • skoptofilio -> skopofilio
  • skroto (Sci) kojonujo
  • sodomismo (GV) sodomio
  • sodomio (GV) vira sekimpulso al alia viro
  • sodomii (GV, *) bugri
  • spermo (GV) virlakto, ĉuro
  • spozo (Neo) viro edziĝonta aŭ ĵus edziĝinta
  • sterko (GV) brutaj ekskrementoj, miksitaj kun pajlo por plibonigi la grundon
  • stimuli (GV, =>) plivigligi la funkciadon de korpa organo
  • stupro (Neo) malvirgigo (Kp: deflori)
  • suĉi (Jar, =>) suĉi ies penison, midzi (Kp: franzi)
  • suĉumi (=>) suĉi
  • suko (Jar) fluidaĵo el vagino
  • sukubo (Mit) diablo, kiu alprenis formon de virino por kuniĝi kun viro
  • supozitorio (Sci) medikamentaĵo, metata en la anuson por faciligi la defekon
  • ŝaperono (Neo) akompananto de gejunuloj por certigi ĉastan konduton
  • tabuo (GV) moro, laŭ kiu iuj aferoj estas nefareblaj
  • testiko (Sci) ĉurovo
  • tremp(ad)i (GV, =>) (longatempe aŭ ripete) malsekigi en likvaĵo
  • trepidi (GV, *) tremi laŭ etaj skuoj
  • tohuvabohuo (Neo) ĥaosa malordo, kiel en la Esperanta vortaro
  • tribadismo (Sci) safismo
  • uk (Neo) sufikso por kastrita besto
  • urino (GV) pisaĵo
  • uroĉo (Neo) virina mamo konsiderata kiel bela objekto
  • uŝi (Neo, =>) orelfiki
  • vagino (Sci) kanalo inter la utero kaj la vulvo
  • vampo (Neo) seksalloga virino, kiu ekspluatas la virojn
  • venera (Sci) venusa (pri malsanoj)
  • venerea -> venera
  • venusa malsano (GV) malsano sekse transdonebla
  • violenti (Neo, =>) perforti, seksatenci
  • virga (GV) ankoraŭ ne fiki(n)ta, ne stuprita
  • volupto (Sci) seksardo
  • vuajerismo (Jar) skopofilio
  • vukro (Jar) merdo
  • vulvo (Sci) virina seksorgano
  • zigoto (Sci) fekundigita ovocelo en la utero
  • zizinjo (Neo) kaco (karese)
  • zoofilio (Sci) seksimpulso al bestoj

No hay comentarios.: