15 may 2011

Tut - Amerika Kongreso de Esperanto - Sao Paulo - Brazilo

Kongresejo

Bonegan kongresejon disponos la geesperantistoj dum tiu grava evento. Ĝi okazos en la ĉambroj de Faculdade Santa Marcelina (FASM), Strato Dr. Emílio Ribas, 89, Perdizes. Temas pri facile atingebla loko, ĉu per aŭtomobilo, ĉu per omnibuso, ĉu per subtertrajno. La institucio disponigos komforton kaj komputilajn rimedojn. Eblas viziti la retejon kaj konstati tion.

Temo de la kongreso

La temo de la kongreso estos: “Procezoj de regiona integriĝo en la amerika kontinento: la rolo de Esperanto”. Plurnaciaj institucioj kaj strukturoj formiĝas en la kontinento, kaj lingva problemo estiĝas. Ameriko ne estas kontinento nur de anglalingvaj kaj hispanlingvaj homoj. Kiel solvi la lingvan problemon? Kiel kontribuu Esperanto? Ni diskutu kaj proponu agadon!

Oficialaj instancoj apogas

“S. Paulo Convention Bureau”, institucio kiu faciligas okazigon de eventoj en la urbo, proponas sian apogon. Pere de ĝi, ankaŭ EMBRATUR, brazila agentejo por turismo, jam helpas la kongreson. Ĉi tiu lasta publikigis la unuan afiŝon por propagando.

Komenco

Unua bulteno

San-Paŭlo invitas vin por grava triobla evento en 2011. Esperantistoj el la tuta Ameriko kunsidos kun brazilanoj kaj junuloj en unu sola granda kongreso. Oni atendas pli ol kvincent kongresanojn. La granda, moderna kaj vigla urbo San-Paŭlo meritas vian ĉeeston. Temas pri unu el la plej mirindaj metropoloj en la mondo, riĉa je kulturaj allogaĵoj, turismaj vidindaĵoj, multnombraj loĝeblecoj kaj bolanta komerca aktivado.